
Lastatempe, Li Binghua, membro de la 10-a Tutlanda Komitato de la
Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj plenuma vicprezidanto
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj varbos fremdlandajn volontulojn
posedantajn la ĉinan lingvon en la lasta tagdeko de marto. Oni varbos
volontulojn en ambasadorejoj kaj konsulejoj de Ĉinio eksterlande.
Li Binghua diris, ke dum la Olimpikoj estos bezonataj
80-100 mil volontuloj. Nun la nombro de homoj en la ĉina ĉeftero
sin anoncintaj por volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj superis 350
mil. Samtempe la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj ricevis
multegajn petleterojn de samlandanoj de Hongkong, Makao kaj Taiwan
kaj elmigrintaj samlandanoj, krome, ankaŭ fremdlandanoj volas fariĝi
volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj.
Li diris: "Estas bonvene, ke fremdlandanoj fariĝos
volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj, sed ili devas certagrade paroli
en la ĉina lingvo".
|