Antaŭtagmeze de la 16-a de marto fermiĝis la 5-a Sesio
de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Intertempe la reprezentantoj
voĉdonis por la raporto pri la registara laboro, la projekto de
rezolucio pri plenumado de la disvolva plano de ekonomio kaj socio
en 2006 kaj la disvolva plano de 2007, la projekto de la Leĝo de
Reala Rajto kaj la Leĝo de Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj ktp.
Post la fermo de la sesio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao
intervidiĝis kun la raportistoj intervjuantaj TPK kaj ĈPPIK kaj
respondis iliajn demandojn.
|