Lastatempe, respondeculo de la Komisiono de Scienco,
Teknologio kaj Industrio por Nacia Defendo de Ĉinio, diris en Pekino,
ke Ĉinio lanĉos la sateliton "Chang'e-1" al la luno en
la lasta duonjaro de 2007.
Li diris, ke Ĉinio sukcesis esplori kaj fari la sateliton
"Chang'e-1" al la luno kaj la tutan kompletigan ekipaĵon
en tri jaroj.
Nuntempe diversaj preparaj laboroj por la lanĉado iras
laŭ la plano, kaj la satelito flugos al la luna orbito en la lasta
duonjaro de 2007.
|