La
19-an de marto startis en Pekino la 6-a seanco de la 6-flanka intertraktado
pri sennukleo sur la Korea Duoninsulo. Ĝi okazas surbaze de la komuna
deklaro aprobita en la lasta seanco de la intertraktado. Ĉi-foje
la ses flankoj aŭskultos raportojn de ĉiuj laborgrupoj, kaj diskutos
plenumadon de la komuna deklaro kaj agadon en la sekvonta stadio,
esperante, ke la intertraktado havos novan progreson.
|