Lastatempe Hui Liangyu, ĉina vicĉefministro kaj
honora prezidanto de la Organiza Komitato de la Ŝanhajaj Specialaj
Olimpikoj, emfazis, ke koncernaj regionoj kaj departementoj devas
fari bonan preparon por garantii plenan sukceson de la Specialaj
Olimpikoj okazontaj en Ŝanhajo en 2007.
Hui postulis, ke utiligante tiun bonan ŝancon, diversnivelaj
registaroj kaj koncernaj unuoj kreu bonan etoson por ke la tuta
socio subtenu kaj akcelu la disvolvon de la Specialaj Olimpikoj
kaj la aferoj de handikapuloj.
|