La 1-a ekspozicio pri mondaj heredaĵoj, iniciatita de la Centro
de Mondaj Heredaĵoj de Unesko kaj la Ŝtata Komisiono de Ĉinio por
Unesko, okazos en junio ĉi-jare en la Monda Hortikultura Ĝardeno
de Shenyang.
La temo de la ekspozicio estas "kultura heredado
kaj harmonia kunestado". Fotoj, videoj, objektoj, modeloj,
filmoj kaj surloka prezentado montros al la spektantoj diversecon
kaj vivecon de mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj.
 33
kulturaj kaj naturaj heredaĵoj de Ĉinio estis enskribitaj en la
liston de la Mondaj Heredaĵoj. Kunqu (loka antikva opero) kaj Guqin
(sepkorda antikva muzikilo) kaj aliaj du artoj de Ĉinio estis enskribitaj
en la liston en Reprezentantoj de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj
de la Homaro.
En 2004, la Imperiestra Palaco en Shenyang, Zhaoling-maŭzoleo
de imperiestro Huangtaiji kaj lia edzino kaj Fuling-maŭzoleo de
imperiestro Nurhachi kaj lia edzino de Qing-dinastio en tiu loko
estis enmetitaj en la liston de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.
|