Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio promulgis leĝon de reala rajto

La 19-an de marto Ĉinio promulgis plentekste la Leĝon de Reala Rajto aprobitan lastatempe en la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, la plej supera ŝtatpotenco de Ĉinio. La leĝo pluapaŝe determinas klare egalan protektadon de proprietoj kaj publika kaj privata.

La leĝo, ekpraktikota la 1-an de oktobro, difinas, ke la realaj rajtoj de la ŝtato, kolektivoj, privatuloj kaj aliaj leĝopersonoj estas protektataj de la leĝo kaj ne atenceblaj de iu ajn institucio kaj individuo.