Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Paro de grandaj pandoj veturos al Hongkong antaŭ la 1-a de majo

La 20-an de marto proparolanto de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio anoncis, ke ĉe la sojlo de la 10-a datreveno de reveno de Hongkong al la patrolando, la centra registaro refoje donacos al Hongkong paron de grandaj pandoj elektitan de la centro de protektado de grandaj pandoj en Wolong, Sichuan-provinco. Laŭ peto de la registaro de Hongkong kaj aprobo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la paro de grandaj pandoj veturos al Hongkong antaŭ la 1-a de majo ĉi-jare.

Nuntempe ili ankoraŭ ne havas nomon, kaj la registaro de Hongkong petos la lokanojn nomi ilin.