Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hongkong estas la unua financa centro de Azio

La 19-an de marto Fang Zheng, prezidanto de Valorpapera Reguliga Komisiono de Hongkong, diris, ke laŭ la lasta enketo pri financa centro, Hongkong okupas la trian lokon en la listo de financaj centroj tra la mondo, post Londono kaj Nov-Jorko. Hongkong ja estas la unua financa centro de Azio.

La enketo montras, ke Hongkong elstaras en ĉiuj ĉefaj konkurencaj kampoj, precipe en financa reguligado.