Unua paĝo >> Aktualaĵoj


200 milionoj da kamparanoj laborantaj en urboj ricevos novan favoron

Antaŭ nelonge Ĉinio publikigis novan difinon pri pliigo de favoroj al proksimume 200 milionoj da kamparanoj laborantaj en urboj.

La 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio fermita antaŭ kelkaj tagoj decidis, ke reprezentantoj de kamparanoj laborantaj en urboj kaj laboristoj de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso elektotaj en januaro de 2008 superos tiun de la lasta sesio.

La Ministerio de Sano de Ĉinio ekfunkciigos provadon pri kuraca asekuro de urbaj kaj urbetaj loĝantoj, inkluzive de tiuj kamparanoj.