La 25-an de marto, 500 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj
en 2008, okazis en Pekino la "Longa Piedirado en Printempo
de 2007" kun la temo "ĉiuj partoprenas kaj ĝoje vivas".
Ĝin partoprenis Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la
Pekinaj Olimpikoj kaj dek miloj da homoj el diversaj rondoj en Pekino,
diplomatoj de pli ol 40 ambasadorejoj en Ĉinio, fremdlandaj studentoj
lernantaj en Ĉinio, funkciantoj kaj laborantoj de institucioj investitaj
de fremdlandaj kapitaloj ktp.
La distanco de la piedirado estas 18 kilometroj, kaj
la organiza komitato aranĝis laŭlonge de la vojo ludojn, artan prezentadon
kaj ekspoziciajn tabulojn pri la Pekinaj Olimpikoj.
La
plej maljuna partoprenanto estas 87-jara kaj la plej juna 6-monata
en la sino de la patrino. Ĉ. 80% de la partoprenantoj sukcese iris
la tutan vojon.
Al ĝi servis multaj kandidatoj de volontuloj por la
Pekinaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
|