Yao Xinsheng, membro de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio,
diris, ke en la 21-a jarcento la ĉinaj medicino kaj farmacio ludos
gravan rolon por preventi kaj kuraci la homan subsanon.
Yao Xinsheng estas ĉin-medicina farmakologo. En la Ĉina
Internacia Pinta Forumo pri Medicino kaj Farmacio okazinta en Haikou,
ĉefurbo de Hainan-provinco, li diris, ke pro la rimarkinda efiko
akirita de ĉin-medicinaj medikamentoj kaj tradiciaj terapioj en
diversaj mondpartoj, multaj eŭropaj landoj kaj Usono komencis la
denovan takson pri la ĉinaj medicino kaj farmacio, kaj metas grandan
esperon sur la ĉinajn medicinon kaj farmacion por protekti sanon
kaj kuraci malsanojn.
|