La 26-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la grandskala
ekspozicio "Xinjiang tra la lenso de cent fotografistoj ĉinaj
kaj fremdlandaj" okazigita de la Informa Oficejo sub la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio, la Ĉina Fotografista Asocio kaj la Xinjiang-a
Ujgura Aŭtonoma Regiono.
La eksponataj 500 fotoj estas elektitaj el pli ol 300
mil fotoj faritaj de 59 fremdlandaj kaj 40 ĉinaj fotografistoj,
kiuj notis Xinjiang tra la lenso en malsamaj sezonoj de 2006. La
fotoj montras novan aspekton de la Xinjiang-a popolo, ĝiajn variajn
nacian kaj religian kulturojn kaj belajn naturajn pejzaĝojn de la
regiono.
|