Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Usonaj esperantistoj ŝanĝis ŝildon

La landa kongreso de la usona landa asocio de UEA ĉi-jare okazis ne en Usono, sed en Meksiko, en la urbo Tijuana, proksima al la usona landlimo. En la kongreso Esperanto-Ligo de Norda Ameriko oficiale ŝanĝis sian nomon al Esperanto-USA laŭ propono prezentita antaŭ pli ol tri jaroj, kaj unuafoje oficiale diskutita jam en la landa kongreso en la jaro 2005. La kongreson partoprenis ankaŭ aktivuloj de la meksika movado, kaj oni komune decidis, ke la Universala Kongreso estu invitita al Meksiko, kiam la loka movado sufiĉe fortos. Pasintjare UEA havis nur 22 individuajn membrojn en Meksiko.

Steven Brewer
(El www.liberafolio.org)