Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La prezidanto de TEJO demisiis

David-Emil Wickström

La 2-an de septembro demisiis la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström. La taskon de prezidanto post li transprenas la vic-prezidanto, Haris Subašić.

David-Emil Wickström estis elektita prezidanto de TEJO dum IJK en Sarajevo en 2006. Li en retpoŝta mesaĝo sendita al la komitato de TEJO anoncis, ke li pro familiaj kaj laboraj kialoj ne plu povas prizorgi la taskon de prezidanto de TEJO.

Laŭ David-Emil Wickström, la plej grava atingo de TEJO dum la lastaj jaroj estas, ke la organizo nun havas juran personecon en Nederlando. Tio signifas interalie, ke TEJO pli facile povos interrilati kun oficialaj eŭrop-nivelaj instancoj kaj peti subvenciojn de ili.

(el www.liberafolio.org )