Inter la
31-a de aŭgusto kaj la 7-a de septembro okazis en Pisa la 74-a
Itala Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis 140 samideanoj. Ĉeestis
ankaŭ pluraj eksterlandaj esperantistoj, kio tre prozitive influis
la kongresan etoson. La plej konata eksterlanda ĉeestanto estis
baldur Ragnarsson, kies plena verkaro estis eldonita ĉi-jare de
la itala eldonejo Edistudio.
Dum la kongreso okazis serio da seminarioj kaj kursoj,
inkluzive de kursoj por komencantoj kaj progresantoj, seminarioj
pri instruado kaj literaturo. La tuton organizis kaj reĝisoris
Nicola Minnaja.
(Itala Esperanto-Federacio fei@esperanto.it)
|