Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Rezulto de elekto de la estraro kaj ofichavantoj de la Akademio de Esperanto

La 14-an de septembro estis publikigita la rezulto de elekto de la estraro kaj aliaj ofichavantoj de la Akademio de Esperanto. Kiel prezidanto estis elektita John Wells. Ĉiuj estraranoj kaj direktoroj de la sekcioj estas viroj, kaj ĉiuj krom Probal Dasgupta estas laŭdevene eŭropanoj.

En la elekto voĉdonis 42 el la 45 akademianoj. Kiel estraranoj estis elektitaj Probal Dasgupta (vicprezidanto), Brian Moon (vicprezidanto) kaj Renato Corsetti (sekretario).

Kiel direktoroj de la sekcioj estis elektitaj Marc Bavant (faka lingvo), Jouko Lindstedt (gramatiko), Bertilo Wennergren (ĝenerala vortaro), Marc Bavant (kontrolado de lerniloj), Boris Kolker (lingva Konsultejo), Humphrey Tonkin (literaturo), Probal Dasgupta (prononco), Carlo Minnaja (komisiono pri la historio de la Akademio).

Naskita en Britio en 1939, d-ro John Wells, estas emerita profesoro de London College University, lingva specialisto, kaj esperantistiĝis en sia juneco. Li ĉiam tre aktivis en la E-movado, kaj multe verkis pri Esperanto laŭ lingvistaj kaj movadanaj vidpunktoj. Li estis UEA-prezidanto en la jaroj 1989-1995, kaj nun prezidas la "Brita E-Asocio".

La paĝo de la akademio abunde informas pri agado, membraro, rezolucioj, ktp.

(El www.raporto.info kaj Ĉina Radio Internacia)