La 1-an
de septembro 400 studentoj en nova semestro elektis Esperanton
kiel nedevigan studobjekton en la Shenyang-a Universitato.
La 8-an de septembro 118 studentoj anoncis sin por
du Esperanto-kursoj en la Liaoning-a Universitato, kie rezidas
la Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), kaj plue 80 studentoj
eniris en la kurson de Evolua Historio de Esperanto en la sama
universitato.
(Wu Guojiang, vicprezidanto de LEA)
|