Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ulrich Lins en la novembra Malferma Tago

La konata Esperanto-historiisto d-ro Ulrich Lins prelegos en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro. D-ro Lins, en kies redakto lastatempe reaperis la klasika verko "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat, faros du prelegojn. Unu prelego traktos la staton de esploroj pri L.L. Zamenhof, dum la alia rilatos pli proksime al la historio de UEA, kies 100-jariĝon oni festos en 2008.

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni Esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)