Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nomumoj en la Centra Oficejo de UEA

Per decido de la Ĝenerala Direktoro de UEA du laborantoj de la Centra Oficejo baldaŭ transprenos novajn funkciojn. La rearanĝo de la stabo fariĝis necesa pro la forpaso de la longtempa oficisto Marvin H. Stanley.

Ekde la 1-a de novembro la sekretario de la CO, Ralph Schmeits, laboros en la librotena fako. S-ro Schmeits, kiu estas nederlandano kaj naskiĝis en 1979, estas oficisto de UEA ekde novembro 2005. La postenon de oficeja sekretario transprenos ekde la 1-a de decembro Katarzyna Marciniak, kiu ekde novembro 2006 laboras kiel volontulo de TEJO. Ŝi estas el Pollando kaj naskiĝis en 1978. La estraro de TEJO baldaŭ elektos novan volontulon kiel ŝian posteulon.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)