 La
20-an de oktobro, okazis en Zaozhuang, Shandong-provinco de Ĉinio
la 2-a Internacia Festivalo de Esperanto organizita de la Zaozhuang-a
Esperanto-Asocio kaj la Seula Esperanta Instituto de Koreio. Ĝin
ĉeestis 67 esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Hispanio.
Dum la festivalo, MA Young-Tae, membro de la Akademio
de Esperanto, kaj LEE Jung-kee, ĝenerala sekretario de la Komisiono
pri Azia Esperanto-Movado respektive prelegis sub la titolo "Studo
pri normigo de Esperantaj vortaroj" kaj "Esperanto-movado
en Azio kaj ĝia estonteco". Wang Minhao, vicestro de la Ŝanhaja
Esperanto-Asocio, kaj Zou Aimin, profesorino de la Shandong-a
Arkitektura Universitato, faris prelegon pri "La nuna situacio
kaj historio de la ĉina E-movado" kaj "Muziko kaj danco
por kulti Konfuceon". Augusto Casquero, prezidanto de la
Hispana Esperanto-Federacio konigis hispanan kulturon.
|