Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kulturo kaj civitaneco pere de Esperanto en Brazilo

En la 27-a de oktobro okazis la Unua Esperanta Posttagmezo de la Urbo Japeri. La renkontiĝon organizis la Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) kaj Niterói Esperanto-klubo (NITEK). Pli ol 50 esperantistoj kaj 150 studantoj partoprenis.

Japeri estas malriĉa urbeto situanta ĉirkaŭ 80 kilometroj for de Rio-de-Ĵanejro. Tie oni malofte organizas kulturajn eventojn. Tial la prezidanto de NITEK, Walter Rosa Fontes, decidis mobilizi la tiean socion. Li intencis realigi allogan Esperantan renkontiĝon kvazaŭ sciencan foiron.

La urbestro apogis la iniciaton kaj disponigis kvin tendojn por la organiza komitato. La direktorino de la publika lernejo CIEP 207 permesis, ke la evento okazu tie. Lokaj religiaj aŭtoritatoj publike aprobis kaj benis la ideon.

KKE, NITEK, Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono de Rio-de-Ĵanejro (EKOR), Legio de Bona Volo (LBV) kaj Eldonejo Lorenz okupis la tendojn por ekspozicii kaj vendi librojn kaj aliajn Esperantaĵojn. Okazis ankaŭ paroladoj kaj artaj prezentadoj.

Dum sia prelego, Walter Fontes emociiĝis, kiam li rememoris sian infanecon. Ĝis li estis 8-jara ne ekzistis elektra lumo en Japeri kaj la poŝtisto iris tien po unu fojo monate. Malgraŭ tiaj malfavoraj kondiĉoj li eklernis Esperanton kaj komencis korespondadi kun eksterlandanoj. Tio mirigis eĉ la poŝtiston, kiu kutime alportis multajn leterojn el pluraj partoj de la mondo.

Oni povas konsideri, ke la evento estis efektive kontentiga. Laŭ la organizintoj la Unua Esperanta Posttagmezo de Urbo Japeri plene trafis la celon, nome alporti kulturon kaj civitanecon pere de Esperanto al la tiea komunumo. Pro la favora reago de la studantoj oni povas antaŭvidi, ke la renkontiĝo denove okazos en la venontaj jaroj.

(Fabiano Henrique)