N-ro 3
de la bulteno "Esperanto en Afriko" lanĉis monkolektadon
por ebligi al kiel eble plej multaj afrikaj esperantistoj partopreni
en la 93-a UK en Roterdamo en 2008. Pro ekonomiaj kialoj partopreno
en UK estis ĉiam apenaŭ atingebla luksaĵo por afrikaj movadanoj.
Ekde la 80-aj jaroj tamen preskaŭ ĉiujare po kelkaj afrikanoj
povis realigi sian revon partopreni en UK, ĉu helpe de la Triamonda
Kongresa Fondaĵo de UEA, ĉu helpe de landaj Esperanto-asocioj,
lokaj kluboj kaj individuaj esperantistoj.
En la UK en Jokohamo afrika ĉeesto mankis pro eksterproporciaj
kostoj, i.a. pro la neceso vojaĝi al Japanio tra Eŭropo, kiu duobligus
la kostojn necesajn por partopreno en UK en eŭropa lando. Por
doni per la relative malmulta disponebla mono al kiel eble plej
multe da esperantistoj la eblecon kongresi, UEA ĉi-jare helpis
azianojn, kies partopreno en eŭropa UK siavice kostus tre multe.
Krome, aparte laŭdindan kaj imitindan solidarecon montris la landa
asocio de UEA, Japana Esperanto-Instituto, kiu faris kampanjon
por venigi kongresanojn el malpli bonfartaj aziaj landoj. Per
tiu helpo 20 esperantistoj, kiuj venkis ankaŭ la vizajn barojn,
povis spiri la unikan etoson de UK.
UEA alvokas nun donacojn por partoprenigi afrikanojn
en la Roterdama UK. Oni povas sendi al UEA donacojn tra kiu ajn
kanalo (pri diversaj pagmanieroj vd. Jarlibro 2007, p.36). Oni
aldonu la indikon "Por afrikanoj al UK".
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|