Universala
Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde
1954, ĉeestis la 34-an Ĝeneralan Konferencon de Unesko en Parizo
(16 okt. - 3 nov. 2007) kiel observanto. La delegitoj de UEA estas
la vicprezidanto pri eksteraj rilatoj s-ro Ranieri Clerici kaj
la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la Pariza sidejo de Unesko
s-ino Renée Triolle kaj d-ino Barbara Despiney. La esperantistan
partoprenon en la Unesko-konferenco plifortigas ankaŭ la observantoj
de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) s-ro Jean-Pierre
Boulet, s-ino Monique Arnaud kaj d-ro François Lo Jacomo.
Lige kun la Ĝenerala Konferenco okazis ankaŭ Internacia
Forumo de Civila Socio la 25-an de oktobro. Flanke de UEA partoprenis
Triolle kaj Despiney, flanke de ILEI Boulet. La publikan demandon
de Renée Triolle al la ministro pri edukado de Jordanio, kial
la ministro parolis angle kaj ne en sia propra lingvo, tiu ĉi
respondis, ke li "volis tuŝi pli grandan publikon",
sed poste li tamen parolis nur arabe.
La esperantistaj delegitoj efike utiligis la Konferencon
kaj la Forumon por kontaktoj kun oficialuloj de Unesko kaj reprezentantoj
de aliaj NRO-j. Ili disdonis multe da informiloj pri Esperanto,
precipe diverslingvajn versiojn de la Manifesto de Prago kaj de
la rezolucio de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. Al la
irana ministro pri eksterlandaj aferoj s-ino Triolle povis donaci
ekzempleron de la dulingva revuo "Irana Esperantisto".
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|