La IKU-libro
de 2007, kiu elĉerpiĝis jam en Jokohamo, atingis la unuan lokon
en la kongresa furorlisto. Ĝi enhavas naŭ prelegojn, 120 paĝojn,
multajn bildojn kaj diagramojn kaj enkondukan artikolon pri scienco
kaj IKU, celita aparte por ekstera informado (pro tio la artikolo
kaj la resumoj de la prelegoj aperas ankaŭ angle kaj france).
La reta IKU-libro haveblas en PDF-formato en la IKU-paĝo
de UEA (http://uea.org/dokumentoj/IKU), kiu estis lastatempe ĝisdatigita
kaj ampleksigita (dank’ al Andrej kiu helpis min en la enretigo
de la IKU-libro kaj la IKU-paĝo).
Tiuokaze indas memorigi la inviton por prelegantoj
al la venonta IKU en Roterdamo: "Proponojn oni sendu ĝis
la 30-a de januaro al la sekretario de la IKU-komisiono, prof.
Amri Wandel (amri@huji.ac.il).
Aparte bonvenas proponoj rilataj al la kongresa temo
- lingvoj: trezoro de la homaro - aŭ al la cent-jariĝo de UEA".
Se vi konas potencialajn prelegantojn (inkluzive
de vi mem), bv. informi ilin (aŭ min).
(Amri Wandel)
|