Limdato de la 10-a Internacia Fotokonkurso de "La
Ondo de Esperanto" estas prokrastita ĝis la jarfino -- sendu
viajn fotojn!
En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fotisto amatora
kaj profesia, sendepende de loĝlando kaj lingvokono. Unu persono
rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato
estas 15 x 20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj,
horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas
akceptataj.
La fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso,
Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando).
La fotoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 31-a de decembro
2007.
La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo.
En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo,
aŭtenta nomo, poŝta adreso kaj retadreso (se estas) de la aŭtoro.
Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj. En la
konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.
Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:
1. 50 eŭroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto"
en 2008.
2. 25 eŭroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto"
en 2008.
3. abono de "La Ondo de Esperanto" en 2008.
Speciala premio (50 eŭroj kaj abono de "La Ondo
de Esperanto") por la plej bona foto pri la temo "Festoj".
Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita
en "La Ondo de Esperanto". La organizanto de la konkurso
havos ĝis la 31-a de decembro 2009 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn
fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste
la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj.
Vidu rete la rezultojn kaj la plej bonajn fotojn
de la pli fruaj Fotokonkursoj: http://esperanto.org/Ondo/Ind-fk.htm
(Halina Gorecka, sekretario <mailto:sezonoj@kanet.ru>)
|