 Matene
de la 7-a de decembro inaŭguriĝis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto
en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, kun pli
ol 300 kongresanoj el 26 provincoj kaj Hongkong de Ĉinio, kaj
samideanoj el Pollando, Hispanio kaj Finnlando. La inaŭguron ĉeestis
Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj tiu de la Ĉina Popola Asocio
por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Guo Xiaoyong, vicprezidanto de
ĈEL kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo,
Chen Mingde, vicurbestro de Kantono kaj Li Hongjie, vicprezidanto
de ĈEL kaj estro de la redakcio de "El Popola Ĉinio".
En la inaŭguro Chen Haosu diris: "Esperanto celas
akcelon de interfluo, kunlaboro, paco kaj evoluo. Ni ĉiuj obeas
al ĝeneralaj cirkonstancoj de landa konstruado kaj monda paco,
ni kune klopodu por realigi konstruadon de la harmonia socio kaj
konstruado de longdaŭre paca kaj kune prospera harmonia mondo."
La
temo de la kongreso estas "Realigi sciencan koncepton de
disvolviĝo kaj apliki Esperanton por servi al konstruado de la
harmonia socio".
|