Estimataj gesinjoroj, karaj samideanoj,
Okaze de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono,
mi adresas, en la nomo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo, varman gratulon
al la kongresanoj kaj samideanoj el aliaj landoj. Mi kore dankas
al diversrondaj personoj, kiuj faras kontribuojn al evoluado de
la ĉina Esperanto-movado.
Kantono, urbo kun glora kaj revolucia tradicio, estas
avangarda fronto de la ĉina reformado kaj pordo-malfermo, tie
aperis multaj mirakloj en la ĉina ekonomia konstruado. Ĝi, kiel
unu el la ĉinaj urboj, kie plej frue prosperas Esperanto-Movado,
multe kontribuas por la ĉina Esperanto-movado. Nia kongreso estas
subtenata de la registaro de la provinco Guangdong kaj ankaŭ de
la urbo Kantono. Pro tio, mi esprimas al ili koran dankon.
Esperanto ĉiam ludas apartan rolon en diskonigo de
Ĉinio kaj kultura interfluo, faras pozitivan rolon en starigo
de bona figuro de Ĉinio internacie kaj en interŝanĝo kaj kunlaboro
kun aliaj landoj. Hodiaŭ la ekonomia tutmondiĝo profundiĝas kaj
la internacia kunlaboro leviĝas. La Ĉina Esperanto-Ligo, kiel
neregistara socio, ludas pli kaj pli grandan rolon kaj pluapaŝe
pliigas la interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj
diverslandaj popoloj.
Nun la tuta lando studas kaj praktikas la spiriton
de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.
Mi esperas, ke ĉiuj Esperanto-organizoj kaj individuoj serioze
lernos kaj efektivigos la spiriton de la 17-a Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj integros la ĉinan Esperanto-movadon
en diskonigo de Ĉinio kaj en granda historia procezo de la ĉina
kulturo en la mondo. Ni senĉese pliintensigu interfluon kaj kunlaboron
kun diverslandaj samideanoj, kaj kune klopodu por konstrui konstante
pacan, kune prosperan kaj harmonian mondon! Per Esperanto klopodu
por nova venko en ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio de
Ĉinio.
Plenan sukceson al la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto!
Cai Mingzhao
Vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de
Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo
|