Saluton!
Bonvenon al la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto! Unue,
en la nomo de ĉiuj membroj de la konsilantaro de la Ĉina Esperanto-Ligo,
mi esprimas varman gratulon al ĉiuj kongresanoj kaj gastoj ĉeestantaj
al ĉi-foja kongreso kaj elkoran dankon al koncernaj gvidantoj
de la provinco Guangdong kaj tiuj de la urbo Kantono, kiuj subtenas
la okazigon de la kongreso!
La jaro 2007 estas 120-jariĝo de Esperanto. De sia
naskiĝo en 1887 ĝis nun, spertinte evoluan procedon de pli ol
jarcento, Esperanto ludas gravan rolon en internaciaj kunlaborado
kaj interfluado. Ĉiam persistante en la idealo de solidareco de
la tuta homaro, ĝi starigas ponton de amikeco inter diverslandaj
popoloj. Per sia tuta praktikado, Esperanto klopodas por la monda
paco kaj alportas grandegan esperon al la progreso de la homaro.
Esperanto celas akceladon de interfluo, kunlaboro, paco kaj evoluo.
Mi mem entreprenas interpopolan amikecan aferon, kies celoj kongruas
kun tiuj de Esperanto, t.e., amikeco, kunlaboro, paco kaj evoluo.
Ni ĉiuj obeas al la ĝeneralaj cirkonstancoj de landa konstruado
kaj monda paco, ni kune klopodu por realigi la konstruadon de
la harmonia socio kaj konstruadon de longdaŭre paca, kaj kune
prospera harmonia mondo!
Influate de mia patro, Marŝalo Chen Yi, mi havas
grandegan entuziasmon al la disvolviĝo de Esperanto en nia lando.
Antaŭ du jaroj, dank' al via plena konfido, mi estis elektita
kiel prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj eksentis grandan
honoron kaj grandan respondecon. Mi volonte kiel eble plej bone
faros mian laboron kaj utilan kontribuon por antaŭenpuŝi la ĉinan
E-movadon kaj la amikecan aferon de disverslandaj popoloj.
Hodiaŭ ni renkontiĝis en Kantono, fronto de reformado
kaj pordo-malfermo de Ĉinio. Ni devas serioze studi kaj praktiki
la spiriton de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Ĉinio, kune serĉi la direkton de disvolviĝo por la ĉina Esperanto-movado
kaj esplori, kiel Esperanto ludos sian pozitivan rolon en la procezo
de konstruado de la harmoniaj socio kaj mondo.
En sia raporto, la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio faris gravan eksplikadon ne nur pri plifortigo
de konstruado de sociaj organizoj, sed ankaŭ pri granda disvolvo
kaj granda prosperigo de kulturo kaj persisto en paca disvolviĝa
vojo. Ĉio ĉi montras orientiĝon por la laboroj de nia ligo. Kiel
socia organizo, la Ĉina Esperanto-ligo devas plifortigi proprajn
konstruadon kaj administradon por fari sian plej grandan eblon
en konstruado de la harmonia socio; kiel kultura organizo, la
Ĉina Esperanto-Ligo devas havi kreivecon kaj pligrandigi disvolvan
vivforton por konstruado de la avangarda kulturo; kiel popola
diplomatia organizo, la Ĉina Esperanto-Ligo devas intensigi amikajn
interfluojn kun la Universala Esperanto-Asocio kaj kun la tutmondaj
esperantistoj por fari sian kontribuon en realigado de la komuna
bela idealo de la homaro. Ni kune klopodu por firme teni la direkton
de antaŭenmarŝo de la ĉina Esperanto-movado, plenamplekse praktiki
la sciencan koncepton pri disvolviĝo kaj antaŭenpuŝi Esperanton
krei novajn pligrandajn atingojn en la 21-a jarcento!
Koran dankon!
|