Posttagmeze de la 8-a de decembro okazis en la Kantona
Hotelo la ferma ceremonio de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto.
La reprezentantoj de la 4 grupoj difinitaj laŭregione kaj 4 fakaj
grupoj de fervojistoj, Esperanto-edukado, komercado kaj junularo
raportis al la kongresanoj sian diskuton pri la raporto de la
Ĉina Esperanto-Ligo. Ili opiniis, ke la ĉinaj esperantistoj devas
fari sian eblon por kontribui al la konstruado de la harmonia
socio de Ĉinio kaj ankaŭ harmonio de la ĉina Esperanto-movado,
kaj donis pozitivajn proponojn pri la venontaj agadoj de diverslokaj
Esperanto-organizoj en la nova situacio.
Li Hongjie, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj direktoro
de la redakcio de “El Popola Ĉinio”, alte taksis la 7-an Ĉinan
Kongreson de Esperanto, kore dankis LKK pro ĝia diligenta kaj
efika laboro por sukcesigi la kongreson kaj individuajn esperantistojn
pro iliaj kontribuoj al la ĉina Esperanto-movado. Krome, li traktis
la temon pri konstruado de la harmonia socio, kaj prezentis siajn
opiniojn pri disvolvo de Esperanto-movado en Ĉinio.
La kongreso solene fermiĝis en la kantado de “La
Espero” kaj aplaŭdado de la kongresanoj.
(Li Jianhua)
|