La 25-an de oktobro, ekfunkciis E-kurso en la Hunan-a Fremdlingva
Kolegio en urbo Changde. En la kurso lernas 64 gestudentoj. La
kurson gvidas lektoro Zhu Yonghan, vicprezidanto de la Hunan-a
Esperanto-Asocio.
12:40-13:30 ĉiutage estas leciono. Nun la gestudentoj
jam povas fari simplan interparolon en Esperanto. Ili volas kontaktiĝi
kun E-organizoj kaj esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj. Multaj
el ili volas daŭrigi la lernadon en la nova semestro. Pli kaj
pli da studentoj en la kolegio estas interesataj de Esperanto
kaj volas lerni la lingvon.
(Zhu Yonghan)
|