Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Eldoniĝis Granda Vortaro Ĉina-Esperanta

Dank’ al la 14-jara malfacila kompilado de Wang Chongfang kaj fervora subteno de ĉinaj esperantistoj la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta eldoniĝis en Ĉinio decembre de 2007, omaĝe al la centjara jubileo de enkonduko de Esperanto en Ĉinion.

La vortaro kun pli-ol-mezgranda amplekso nombras 1248 paĝojn kaj entenas pli ol 71 800 ĉefajn artikolojn (inkluzive de 5 600 artikoloj kun unuopa ideografikaĵo) kaj pli ol 27 400 subordigitajn artikolojn, t.e., ĝi havas en si entute ĉ. 100 000 artikolojn kaj la totala nombro de la vortoj en ĝi atingas ĉ. 4 989 800.

La vortaro karakterizas sin per kvar trajtoj: granda amplekso, multeco de entenataj novaj vortoj kaj esprimoj, abundeco de ekzemploj kaj kiel eble plej preciza kaj flua stilo de la Esperantaj tradukoj.

Ĝi servas ĉefe al ĉinaj esperantistoj, kiuj studas Esperanton aŭ uzas Esperanton en verkado aŭ tradukado, kaj ankaŭ al ordinaraj Esperanto-lernantoj kaj eĉ al alilandaj esperantistoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon pere de Esperanto.

Tiu, kiu volas havi la vortaron, kontaktiĝu kun la Guangdong-a Esperanto-Asocio laŭ jenaj retadresoj:

E-mail: espe@vip.sohu.com; gzlwz@21cn.com; agadu@126.com