Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kunvenis esperantistoj en Kantono, Ĉinio

de LI JIANHUA

Vespere de la 6-a de decembro okazis interkona vespero en la Kantona Hotelo, kongresejo de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto. La interkonan vesperon prezidis Li Renzhi, esperantistino el Hongkong, kaj Liu Weizhuang, ĝenerala sekretario de la Kantona Esperanto-Asocio.

Sur la scenejo oni aŭ ĥoris, aŭ sole ludis muzikilon, aŭ praktikis tajĝjiĉjŭan-on, aŭ dancis nacian dancon. Ekster la scenejo oni interkonatiĝis, salutis, interŝanĝis vizitkarton kaj fotiĝis. La ĉeestantoj domaĝis tiun ĉi ŝancon, serĉis novajn amikojn kaj salutas malnovajn amikojn.

Interkona vespero
Interkomunikado
Interkomunikado
Interkomunikado
Interkomunikado
Montrado de insignoj pri Esperanto
Ĥoro
Proklamo de poemo
Ĥoro de la Hunan-a Esperanto-Asocio
Amuza monologo de Tianjin
Solo de violono
Praktikado de tajĝjiĉjŭan-o
Li Renzhi en kantado
Bondeziroj per slogano
Elmontrado de fasonoj