 Vespere
de la 31-a de decembro, 2007, okazis en Pekino aktivado "Bonvenigi
Olimpikojn, beni Pekinon" organizita de la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝin ĉeestis ĉ. 4000 homoj el diversaj rondoj
de Pekino, malgraŭ ke la temperaturo falis 5 gradojn sub la nulo
de Celsio.
 Je
la nula horo de la 1-a de januaro, 2008, granda brile iluminata
instalaĵo kun la slogano "Ni estas pretaj" estis kune
lanĉita de Duan Shijie, vicestro de la Ŝtata Sporta Administracio
de Ĉinio, Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj kaj Tang Xiaoquan, prezidanto de la Ĉina
Federacio de Handikapuloj kaj plenuma vicprezidanto de la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.
Dum la aktivado oni vidigis pere de giganta ekrano
aktivadojn de bonvenigo de la Olimpikoj de Hongkong, Qingdao, Ŝanhajo,
Qinhuangdao, Shenyang kaj Tianjin, kunorganizantaj urboj de la Pekinaj
Olimpikoj.
|