Antaŭvespere de la nova jaro ĉina prezidanto Hu Jintao
faris novjaran saluton por 2008 kun la titolo "Kune akceli
la noblan aferon de paco kaj evoluo de la homaro", pere de
la Ĉina Radio Internacia, la Ĉina Centra Popola Radio kaj la Centra
Televizia Stacio de Ĉinio, por saluti la tutlandan popolon, inkluzive
de la samlandanoj en Hongkong, Makao kaj Taiwan, kaj al la transmaraj
ĉinoj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj al diverslandaj amikoj tra la tuta
mondo.
Hu Jintao diris, ke en la jaro 2007 novaj ŝanĝiĝoj okazis
en la mondo kaj Ĉinio gajnis novajn progresojn. Li emfazis, ke la
jaro 2008 estos tre grava por la ĉina popolo. Ĉinio solene celebros
la 30-jariĝon de komenco de reformado kaj pordomalfermo.
Hu Jintao montris, ke en la nuna tempo la internacia
situacio ĝenerale estas stabila, tamen la neekvilibreco de la tutgloba
ekonomio pli serioziĝas kaj la internacia sekureco pli komplikas.
Ĉinio alte tenos la standardon de paco, evoluo kaj kunlaboro, senŝanceliĝe
iros sur la vojo de paca disvolvo, ĉiam senhezite praktikos malferman
strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, klopodos plu por
antaŭenpuŝi demokratiigon de la internaciaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi
la ekonomian tutmondiĝon disvolviĝi en la direkto de ekvilibro,
ĝenerala favoro kaj komuna sukceso.
Fine li faris inviton, ke Ĉinio varme bonvenigas sportistojn
de diversaj landoj al la olimpikoj someraj kaj handikapulaj kaj
diverslandajn amikojn al Pekino por spekti la du solenaĵojn.
|