De la 1-a de januaro, 2008, nova normo de benzino por
motorveturiloj (egala al eŭropa normo IV) estas praktikata en Pekino
por redukti poluon de motorveturiloj.
Por plue malmultigi ellason de vostogaso de motorveturiloj,
parto de busoj de Pekino komencis uzi benzinon IV en 2007, kaj analizo
pri medio montras, ke tio multe reduktis la ellasitan poluaĵon de
busoj.
Pekino oficiale praktikos la novan normon por ellaso
de motorveturiloj antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, kaj tiam normo de
vostgas-ellaso de motorveturiloj en Pekino estos sama kiel tiu de
Eŭropo.
|