En daŭro de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, Pekino alprenos rimedojn
por garantii la sekurecon de manĝaĵoj de pli ol 16 milionoj da homoj
en la urbo.
Laŭ laborplano de 2008 de la Pekina Industria kaj Komerca
Administracio, Pekino ĉiuflanke praktikos sekurigajn teknikajn normojn
kaj licencon pri manĝaĵoj dum la Olimpikoj, kaj estos ĉiam preta
kontraŭ eventuala terorisma detruo.
|