Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fortigos plu internaciajn interŝanĝon kaj kunlaboron pri kvalito de produktaĵoj kaj sekureco de manĝaĵoj

La 3-an de januaro, 2008, ĉina vicĉefministro Wu Yi diris en Pekino, ke Ĉinio fortigos plu internaciajn interŝanĝon kaj kunlaboron pri kvalito de produktaĵoj kaj sekureco de manĝaĵoj.

Wu Yi diris tion en la ĉina tutlanda laborkunveno pri kvalito-kontrolo, ekzameno kaj kvaranteno.

En la lasta jaro Ĉinio publikigis blankan libron "Stato de Kvalito kaj Sekureco de Manĝaĵoj de Ĉinio" kaj okazigis unuan konferencon de ministroj pri kvalita ekzameno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj internacian forumon pri sekureco de manĝaĵoj.

Wu Yi postulis, ke ĉinaj fakoj pri kvalita ekzameno pluapaŝe fortigu internaciajn interŝanĝon kaj kunlaboron, establu kaj plivastigu interregistaran reciprokan konfirmon, fortigu interkonsiliĝon kun koncernaj landoj, subskribu interkonsenton pri fortigo de kunlaboro kaj reciproka konfirmo kaj pluapaŝe perfektigu kanalon kaj mekanismon de reciprokado de informoj pri kvalito de produktaĵoj kaj sekureco de manĝaĵoj.