Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Tibeto asignos cent milionojn da juanoj por ripari Zhaxilhunbo-templon

Antaŭ la jaro 2010, Tibeto asignos pli ol cent milionojn da juanoj (ĉ. dek milionoj da eŭroj) por ripari Zhaxilhunbo-templon. La monsumo devenos de la centra financo.

Zhaxilhunbo-templo estas unu el la plej famaj temploj de la tibeta budaismo.

En la pasintaj pli ol 20 jaroj, Tibeto riparis pli ol 1 400 templojn, historiajn kulturajn restaĵojn kaj religiajn aktivejojn, kaj per tio efike protektis tiujn gravajn antikvajn konstruaĵojn.