Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Fondiĝis Asocio de Sekura Produktado en Ĉinio

La 5-an de januaro fondiĝis en Pekino Asocio de Sekura Produktado de Ĉinio. La asocio fariĝos grava socia forto por antaŭenpuŝi disvolviĝon de ĉina sekura produktado.

Li Yizhong, ministro de la Ŝtata Administracio de Laborsekureco de Ĉinio, diris en la unua konferenco de la Asocio de Sekura Produktado de Ĉinio, ke ekde 2003 reduktiĝis en Ĉinio akcidentoj en produktado, tamen ankoraŭ estas serioza la situacio de sekureco. La asocio devas plene ludi sian rolon por garantii la sekuran produktadon de entreprenoj.