La 7-an de januaro ĉina prezidanto Hu Jintao faris
paroladon en la malfermo de Internacia Forumo pri Ekonomia Tutmondiĝo
kaj Sindikatoj de 2008 en Pekino.
Hu Jintao diris, ke la ĉina registaro tre atentas protektadon
de la interesoj de laboruloj, persistas en la politiko "tutkore
sin apogi sur la laborista klaso", per leĝoj kaj politikoj
starigas kaj perfektigas demokratian administran sistemon, kaj garantias
vastajn demokratiajn rajtojn de laboruloj.
Antaŭ la malfermo Hu Jintao intervidiĝis kun gvidantoj
de internaciaj kaj regionaj sindikatoj ĉeestantaj la forumon.
|