Unua paĝo >> Aktualaĵoj

1.25 milionoj da turistoj vizitis la Akvobaraĵon de Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero en 2007

En la jaro 2007 la Akvobaraĵo de la Tri Gorĝoj de la rivero Yangzi akceptis 1.25 milionojn da turistoj, inter kiuj estis 310 miloj da fremdlandanoj, je 35% pli multe ol en la jaro 2006. La nombro estas rekorda en la historio.

En 2008 okazos en Ĉinio la Olimpikoj kaj finkonstruiĝos la vorko de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, tio ege grandigos la nombron de turistoj en- kaj eksterlandaj.