La 17-an de marto la Greka Olimpika Komitato publikigis
la stafetan mapon de la fajro de la Pekinaj Olimpikoj en Grekio,
post kiam ĝi anoncis la proceson por akiri la fajron de la Pekinaj
Olimpikoj en la 13-a de marto. La torĉo estos bruligita en la ruino
de la antikva Olimpio la 24-an de marto (loka tempo) kaj transportita
ses tagojn en Grekio. La stafetkurado trapasos 16 regionojn, 43
urbojn kaj urbetojn, 4 plansetlejojn kaj 5 arkeologiajn ruinojn,
kaj okazos 29 celebroj laŭlonge de la irota linio.
Je la 15-a horo de la 30-a de marto la fajro atingos
la stadionon de la Unuaj Modernaj Olimpikoj okazintaj en 1896 en
la centro de Ateno. Tie la Greka Olimpika Komitato okazigos ceremonion
kaj transdonos la fajron al la Pekina Olimpika Komitato.
|