La 17-an de marto la Ŝanhaja
Kunlabora Organizo deklaris, ke la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora
Organizo oponas, ke la instanco de Chen Shuibian okazigos "plebisciton
por aliĝo al UN" en la 22-a de marto. Tiu ago malobservas koncernan
regulon de la Ĉarto de UN kaj kaŭzos streĉitecon de Taiwan-markolo,
minacos la regionan stabilecon, feliĉon kaj sekurecon de milionoj
da popolanoj.
La deklaro diris, ke Taiwan estas nedisigebla parto
de la ĉina teritorio. La membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo
ĉiam subtenas la starpunkton de la ĉina registaro pri la Taiwan-a
problemo kaj firme oponas "sendependiĝon de Taiwan" en
ia ajn maniero.
|