Matene de la 18-a de marto fermiĝis en la Popola Halo
de Pekino la Unua Sesio de la 11-a TPK post plenumado de la tagordo
kaj elekto de la nova ŝtata gvidantaro.
La sesio voĉdonis la projektojn de la rezolucioj pri
la laborraporto de la registaro, pri la praktikado de la nacia ekonomio
kaj socia disvolvado en 2007 kaj la koncerna plano en 2008, pri
la praktikado de la centra kaj lokaj buĝetoj en 2007 kaj tiuj en
2008, pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso de Ĉinio, pri la laborraporto de la Plej Supera
Popola Juĝejo kaj tiun pri la laborraporto de la Plej Supera Popola
Prokurorejo.
Post la fermiĝo ĉina ĉefministro Wen Jiabao respondis
demandojn de raportistoj en- kaj eksterlandaj.
|