 La 18-an de marto Wen Jiabao intervidiĝis kun raportistoj
ĉinaj kaj alilandaj kaj respondis iliajn demandojn pri la disvolva
vojo kaj atentataj aferoj de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj.
Li diris, ke en la venontaj kvin jaroj la ĉina ekonomio
pli multe disvolviĝos kaj la popola vivo pli multe boniĝos. En la
kuranta jaro Ĉinio preventos tro rapidan ekonomian kreskadon kaj
bremsos tro rapidan prezleviĝon kaj inflacion.
Wen Jiabao diris ankaŭ, ke la ĉina popolo sincere esperas
bone gastigi la Olimpikojn kaj plifirmigi la amikecon kaj kunlaboron
kun diverslandaj popoloj.
Krome li respondis pri reformado de Ĉinio kaj aliajn
demandojn.
|