La 17-an de marto Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia
Olimpika Komitato, diris, ke neniu lando bojkotas la Pekinajn Olimpikojn
pro la tibeta problemo. Li informis, ke la komitato ĉiutage kontaktiĝas
kun la Pekina Olimpika Komitato por trakti aferojn sportajn, sed
ne politikajn.
Li diris, ke li estis kuraĝigita de tio, ke la registaroj
de ĉefaj landoj unuanime oponas bojkoton al la Pekinaj Olimpikoj.
Sportaj ministroj kaj olimpikaj komitatoj de eŭropaj landoj esprimis
oponon kontraŭ bojkoto al la Pekinaj Olimpikoj.
La Usona Olimpika Komitato reasertis, ke Usono ne bojkotas
la Pekinajn Olimpikojn pro la tibeta problemo. Ĝia proparolanto
Darryl Seibel diris: "Se oni kolektos la plej malbonajn proponojn
en ordon, bojkoto al la Pekinaj Olimpikoj estos metita en la unuan
lokon."
Rogge diris ankaŭ, ke la Montrealaj Olimpikoj en 1976,
Moskvaj Olimpikoj en 1980 kaj Los-Anĝelesaj Olimpikoj en 1984 estis
bojkotitaj de iuj landoj, sed nur sportistoj estis punitaj.
|