|
Renormaliĝis la socia ordo
en Lhasa |
La 18-an de marto Qin Gang, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke anstataŭ pura religiulo,
Dalai-Lamao estas politika rifuĝinto, kiu longatempe entreprenas
en secesia agado kaj detruo de la nacia solidareco en la internacia
socio.
Dalai-Lamao ne konfesis, ke Tibeto estas parto de Ĉinio
en la historio, sed deklaris, ke Tibeto estas lando okupata de Ĉinio.
Li ne konfesis la nunan sistemon de Tibeto kaj persistas en fondo
de historie neniam ekzistinta "granda Tibeto", kiu okupas
kvaronon de la teritorio de Ĉinio.
Qin diris, ke la agado kaj diroj de Dalai-Lamao en la
lastaj dekoj da jaroj montras, ke li neniam vere forlasis secesian
starpunkton kaj ĉesigis secesiajn aktivadojn. Serioza perforta evento
en Lhasa okazinta antaŭ kelkaj tagoj estis instigita de la kliko
de Dalai-Lamao. Tio refoje malkaŝas secesian esencon de la kliko
de Dalai-Lamao.
|