Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Regulo de sekureca kontrolado dum la Pekinaj Olimpikoj publikigita

La 20-an de marto la Pekina Olimpika Organiza Komitato publikigis "Ĝeneralan regulon de sekureca kontrolado en la Olimpikaj stadionoj kaj sporthaloj". Laŭ la regulo dum la Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj, ĉiuj stadionoj kaj sporthaloj devas trapasi kontraŭeksplodan kontroladon antaŭ sia malfermo kaj esti gardataj de deĵorantoj, kaj homoj kaj aŭtoj devas havi karton kaj akcepti sekurecan kontroladon por eniri en ilin.

Dum la Olimpikoj estos malpermesite kunporti en la sportejojn trinkaĵojn en molaj aŭ malmolaj skatoloj, rubandojn kun sloganoj, grandajn valizojn, supergrandajn flagojn aŭ superlongajn flagostangojn k.a.