En la 19-a de marto ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis
en Pekino kun perua prezidento Alan Garcia Perez. La dulandaj gvidantoj
konsentas, ke ili antaŭenpuŝos ĉiuflankajn partnerajn rilatojn inter
la du landoj kiel konfidaj amikoj eternaj kaj kune gajnaj partneroj
en kunlaborado.
Hu Jintao diris, ke la ĉina registaro subtenas ĉinajn
entreprenojn en investado en Peruo kaj aktive helpos Peruon sukcesigi
la konferencon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la jaro 2008.
Alan Garcia Perez reasertis, ke la perua registaro persiste
subtenas la politikon pri unu Ĉinio kaj oponas ĉian ajn secesian
kaj naciperfidan agadon.
|